Akvoparko estas granda objekto, enhavanta specialan infrastrukturon por amuzigo kaj ludado en akvo. En akvoparkoj estas diversaj atrakcioj kiel, ekzemple, basenoj kaj fontanoj, akvodeglitejoj, iloj por naĝado, saltado en akvon, ondorajdado. Akvoparkoj povas esti subĉielaj (plejparte) aŭ subtegmentaj (ofte en grandaj urboj).