Alain ASPECT (franclingva prononco [aspɛ]; 15a de Junio 1947) estas franca fizikisto fama pro siaj eksperimentaj laboroj pri kvantuma interplektiĝo.[1][2][3] Li ricevis la Wolf-Premion pri Fiziko en 2010[4] kaj kune kun Anton Zeilinger kaj John F. Clauser la Nobel-premion pri fiziko en 2022.[5][6]
Oni konsideris, ke la eksperimentoj de Aspect, post la unua eksperimento de Stuart Freedman kaj John Clauser en 1972, havigis plian subtenon al la tezoj ke la Neegalaĵoj de Bell estis kontraŭitaj en lia versio CHSH (el la nomoj de la fizikistoj Clauser, Horne, Shimony kaj Holt), partikulare fermante formon de lokaj ambiguecoj. Tamen, liaj rezultoj estis ne komplete konkludaj, ĉar estis ambiguecoj kiuj ebligis alternativajn klarigojn kiuj kongruas kun la loka realismo.