AmigaOS | |
---|---|
Lasta stabila versio | 3.2.2, 4.1 Final Edition Update 2 |
Programlingvo | BCPL, asembla lingvo, C |
Permesilo | nelibera permesilo |
Retejo | www |
AmigaOS estas la operaciumo de la Amiga persona komputilo. Ĝi inkluzivas la bazan kernon, nomatan exec, sur kiu restas diskoperaciumo AmigaDOS, GUI Intuition kaj grafika labormedio Workbench. Oni kutime dividas la operaciumon en du partojn; la Kickstart ROM-o kaj la surdiska porcio Workbench.