Anonimeco (de la malnovgreka ανώνυμος anonymos « sen nomo » : ἀν- an- + όνυμα onyma, malnova grekdialekta formo de όνομα onoma « nomo » aŭ « famo ») estas kvalito de io aŭ iu, kiu estas sen nomo aŭ sen famo, tio estas la stato de persono aŭ de io
Konsekvence, anonima io aŭ persono povas esti konata sen esti identigita aŭ male esti identigita sen esti konata (kiel la pentristoj nomitaj « anonimaj majstroj » al kiuj atribuo de verkoj restas necerta komence de la 20-a jc).
Kadre de diskonigo de iuj publikaj datumoj enhavantaj privatajn informojn, kaj aparte kadre de open data (apertaj datumoj), iuj datumoj devas esti « anonimigitaj » por ilia reuzo per krompartio, laŭ la validaj leĝoj[1].