Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Apsara, en Esperanto apsaro, estas tipo de ina spirito de nuboj kaj akvo en kulturoj de Hinduismo kaj Budhismo. Ili figuras elstare en skulptarto, danco, literaturo kaj pentrarto de multaj kulturoj de Suda Azio kaj de Sudorienta Azio.[1]
En Hinduisma mitologio, apsaroj estas belaj, supernaturaj inaj estaĵoj. Ili estas junaj kaj elegantaj, kaj superbaj en la danco. Ili estas ofte vidvinoj de Gandharva-oj, nome la kortega muzikistoj de Indro. Ili dancas la muzikon fare de Gandharva-oj, kutime en la palacoj de dioj, distrigas kaj foje seksallogas diojn kaj homojn. Kiel ĉielaj estaĵoj loĝas en la ĉieloj, kaj estas ofte priskribitaj dum flugo, aŭ je la servo de dio, ili povas esti komparita al anĝeloj.