B'Tselem | |||||
---|---|---|---|---|---|
neprofitcela organizaĵo homrajtprotekta organizaĵo | |||||
Komenco | 3-a de februaro 1989 vd | ||||
Lando(j) | Israelo vd | ||||
Sidejo | Jerusalemo | ||||
Agareo |
human rights in Israel | ||||
Fondinto(j) | Zahava Gal-On • David Zucker • Chaim Oron vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
B'Tselem, esperantigita B'celem (hebree בצלם, signifante laŭ [dia] bildo, Genezo [1:27]) estas israela informcentro pri homaj rajtoj en la teritorioj okupitaj fare de Israelo [1]. B'Tselem estis establita en 1989 en Jerusalemo fare de grupo de akademiuloj, advokatoj, ĵurnalistoj kaj maldekstraj membroj de la Kneset.
Iliaj celoj estas dokumenti malobservojn de homaj rajtoj en la okupaciataj teritorioj, batali neadon de la israela-palestina konflikto, kaj helpi krei kulturon de homaj rajtoj en Israelo. En 1989 , B'Tselem kundividis la premion Carter-Menil por Homaj Rajtoj kun la palestina organizaĵo Al-Haq [2][3].
Ekde ĝia fondo, la organizaĵo publikigis datumojn, atestojn, videodokumentadon kaj centojn da raportoj pri, interalie, pafadoj rezultigitaj en morto, torturo, eksproprietigo de tereno, diskriminacio, malliberigo, malkonstruado de domoj kaj perforto faritaj de kaj judaj setlantoj kaj de la israela armeo, kun la celo formi publikan kaj diplomatian premojn por redukti ĉi tiujn malobservojn [4].
B'Tselem estis forte kritikita fare de israelaj naciistoj. En 2011, la tiama Ministro de Eksterlandaj Rilatoj, Avigdor Lieberman, akuzis la organizaĵon je kunlaborado kun terorismo kaj je kunkulpeco en la malfortigado de la Israelaj Defendaj Fortoj[5].
En raporto eldonita la 12 de januaro 2021, B'Tselem nomis Israelon "rasapartisma reĝimo", kiu estas dediĉita al juda superecismo kaj diris ke Israelo ne plu estas demokratio [6]. Tio ĉi sekvas similan raporton de la UN Ekonomia kaj Socia Komisiono por Okcidenta Azio publikigita en 2017 kiu konkludis ke Israelo estas "kulpa de la krimo de rasapartismo" [7].