Bagirati | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Rivera reto | Gango |
Longeco | 205 km |
Akvokolekta areo | 6 921 km² |
Fluo | |
Fonto | Gomuĥ (Glaĉero Gangotri) |
- Alteco super marnivelo | 3 892 m |
- Koordinatoj | 30° 55′ 36″ N, 79° 4′ 51″ O (mapo)30.9267879.08079 |
Kunigo kun | Alaknanda al Gango |
- Alteco | 475 m |
- Koordinatoj | 30° 8′ 42″ N, 78° 35′ 51″ O (mapo)30.1451086277278.597457408905 |
Geografio | |
Trairataj baraĵlagoj | Tehri-baraĵlago |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Jahd Ganga, Assi Ganga |
- Maldekstraj | Bhilangna |
Bagirati, literumita ankaŭ Bhagirathi, estas rivero kiu estas alfluanto de Gango. Ĝi originiĝas en montara areo de Himalajo. Temas pri torenteca rivero en Utarakando, Barato, kaj unu el la du plej gravaj fontoj aŭ kontribuantoj de Gango, nome plej grava rivero de Norda Barato konsiderata sankta en Hinduismo. Nome en hinduaj religio kaj kulturo, Bhagirathi estas konsiderata la ĉefa fluaĵo de Gango. Tamen, el vidpunkto de hidrologio, la alia kontribuanto, nome Alaknanda, estas konsiderata la ĉefa fluaĵo pro sia grandaj longo kaj akvokvanto.
La Gango estas la plej grava rivero de Barato kaj el la vidpunkto de sia baseno kaj pro sia kultura gravo. Ĝi ekfluas en la Glaĉero Gangotri apud Gamuĥ (3 900 m) en la distrikto Utarkaŝi de Utarakando. Tie ĝi estas konata kiel Bagirati.
.
.