Bestarlibro, aŭ Bestiarum vocabulum estas kompendio de animaloj. Origine el la antikva epoko, Bestarlibroj populariĝis en Mezepoko en ilustrataj volumoj kiuj priskribis variajn animalojn, birdojn kaj eĉ rokojn. La natura historio kaj ilustraĵoj de ĉiu besto estis kutime akompanita de morala lekcio. Tio respegulis la kredon ke la mondo estas la Mondo de Dio, kaj ke ĉiu vivanta estaĵo havas sian propran specialan signifon. Ekzemple, la pelikano, kiu laŭkrede disŝiras sian bruston por porti siajn idojn al vivo danke al sia propraa sango, estis vivanta reprezento de Jesuo. La Bestarlibro, tiele, estas ankaŭ aludo al la artolingvaĵo per simboloj de animaloj en arto kaj literaturo.