Ne konfuzenda kun Socia bonfarto.
Bonfaro aŭ sociala sekureco (angle social security, welfare) estas laŭleĝe reguligita, laŭbezona socia avantaĝo por homoj kiuj bezonas helpon, minimuman enspezon por siaj bazaj bezonoj, ankaŭ konata kiel socia helpo, publika helpo.
En pli riĉaj landoj la ŝtato zorgas pri tio ke ĉiuj civitanoj ricevu minimuman nivelon de bonfarto kaj socia subteno. En la plej multaj industrilandoj, socia bonfaro estas plejparte disponigita de la registaro, kaj laŭ pli malgranda mezuro per bonfaradoj, fare de neformalaj sociaj grupoj, religiaj grupoj, kaj interregistaraj organizoj. La sociala ŝtato aldone al tiu koncepto inkludas servojn kiel ekzemple universala sansistemo kaj senlaboreca asekuro.
Bonfara ŝtato estas politika sistemo en kiu la ŝtato transprenas respondecon por sano, edukado, kaj bonfarto de socio. La sistemo de sociala sekureco en bonfara ŝtato havigas socialajn servojn, kiel universala medicina zorgado, porsenlaborula asekuro por laboristoj, financa helpo, senpaga alt-edukado por studentoj, subvenciata publila loĝejaro, kaj pensioj (malsano, malkapablo, maljuneco), ktp.[1] En 1952, per la Konvencio por Sociala Sekureco (Minimumaj Normoj) (numero 102), la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) formale difinis la sociajn cirkonstancojn kovrendaj per sociala sekureco.
La unua bonfara ŝtato estis la Germana Imperio (1871–1918), kie la registaro de Bismark enkondukis socialan sekurecon en la fino de la 19a jarcento. Komence de la 20a jarcento, Granda Britio enkondukis socialan sekurecon ĉirkaŭ 1913, kaj adoptis la staton de bonfara ŝtato pere de la Leĝo de Nacia Sekuro de 1946, dum la registaro de Attlee (1945–51).[2] En la landoj de Okcidenta Eŭropo, Skandinavio, kaj Aŭstralazio (Novzelando), la nacia registaro havigas socian bonfarton kiu estas pagita el la landa impostenspezo, kaj de neregistataj organizoj (NRO-oj), kaj bonfaraj asocioj (sociaj kaj religiaj).[3]