La rivero Chagres [ĉAgres] aŭ en Esperanto Ĉagreso en centra Panamo, estas la plej granda rivero en la baseno de la Panama kanalo.[1] Tiu rivero havas du akvobaraĵojn, kaj la rezultaj akvorezervejoj — nome Lago Gatuno kaj Lago Alajuela —formas integran parton de la kanalo kaj ties akvosistemo. Kvankam la rivera natura fluo fluas nordokcidenten al la akvoj de la Kariba Maro, ties akvoj fluas ankaŭ, tra la kanalaj kluzoj, al la Golfo de Panamo sude, kio havigas al la rivero Ĉagreso la malkutiman titolon de alfluo al du oceanoj.