Diest | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo | |||||
municipo en Belgio urbo de Belgio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Belgio | ||||
Provinco | Flandra Brabanto | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 3290 | ||||
Kodo laŭ NIS | 24020 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 23 538 (januaro 2016) | ||||
Loĝdenso | 388 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 59′ N, 5° 3′ O (mapo)50.98475.0514Koordinatoj: 50° 59′ N, 5° 3′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 58,20 km² (5 820 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Diest [+] | |||||
Diest (nederlande, proksimuma prononco [DI:ST]) estas municipo kaj urbo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Flandra Brabanto kiu ĉirkaŭas la Bruselan Ĉefurban Regionon.
Komence de januaro 2022 la urbo havis 24 516 loĝantojn. En majo 2024 ĝi registris sian 25 000-an loĝanton[1]. Ĝi apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Loveno. Temas pri unu el la 133 municipoj de Belgio, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Diest ricevis en 1229 la urbajn rajtojn de Hendrik I, duko de Brabanto.
Ekde 1977 la municipoj Deurne, Kaggevinne, Molenstede, Schaffen kaj Webbekom apartenas al Diest, la ĉefa municipo. En Schaffen ekzistas belga armea aerbazo kun trejncentro por paraŝutsoldatoj.
Diest kune kun Breda (NL), Buren (NL), Dillenburg (D), Orange (F) kaj Steenbergen (NL) partoprenas en la Unuiĝo de Oranĝaj Urboj (asociita kun la historio de la Dinastio Nassau), kune kun Breda (Nederlando), Dillenburg (Germanio) kaj Orange (Francio).