DuckDuckGo estas interreta serĉilo kiu utiligas informojn de homamase alportitaj retejoj kiel ekzemple Vikipedio por akiri siajn rezultojn. La serĉilopolitiko diras ke ĝi protektas privatecon, kaj ne registras uzanto-informojn. Ĉar uzantoj ne estas profilitaj, la "filtriloveziko" povas esti evitita, kie al ĉiuj uzantoj estas montritaj la samaj serĉorezultoj por antaŭfiksita serĉvorto. Iom da kodo de DuckDuckGo estas libera programaro distribuita ĉe GitHub sub la Perl 5 licenco. La firmao estas bazita en Paoli (Pensilvanio), Usono.
Developed by StudentB