Egiptoj egipt-arabe مَصريين (Masˤreyyīn) kopte ϩⲁⲛⲣⲉⲙ̀ⲛⲭⲏⲙⲓ (han.Remenkīmi) | ||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
loĝantaro • Vikimedia apartigilo | ||||||||||||||||||||||||||||||
nord-Afrikanoj • Mezorientanoj • loĝanto • Mediteranea raso | ||||||||||||||||||||||||||||||
Suma populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||
ĉ. 91 milionoj (en 2012)[1] | ||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | ||||||||||||||||||||||||||||||
egipt-araba, saida egipta, kopta (liturgia, parole preskaŭ formortinta) | ||||||||||||||||||||||||||||||
Religio | ||||||||||||||||||||||||||||||
sunaisma islamo, kopta kristanismo | ||||||||||||||||||||||||||||||
Egiptoj - egipt-arabe مَصريين (Masˤreyyīn), kopte ϩⲁⲛⲣⲉⲙ̀ⲛⲭⲏⲙⲓ (han.Remenkīmi) - en nuntempa etna kompreno estas la loĝantoj de Egiptio de komuna kulturo kaj lingvo egipt-araba kaj ties idoj en aliaj landoj. La egipta identeco en tiu kompreno proksime rilatas al geografio. La loĝantaro de Egiptio koncentriĝas en la suba nila valo, mallarĝa strio de kultivebla lando de la unua rivera katarakto proksime de la urbo Asuano sude ĝis la Mediteranea Maro norde. Tiu unika geografia situo estis la bazo de la evoluo de la egipta socio ekde la antikva epoko.
El religia vidpunkto, 90 procentaĵoj de la egiptoj estas islamanoj (75 procentaĵoj sunaanoj), pliaj 9 procentaĵoj estas koptoj: El genetika vidpunkto, la koptoj (el la greka αιγυπτος "Aigyptos" egiptoj), nocio por la parto de la egiptia loĝantaro kiu restis kristanisma post kiam en la 7-a jarcento la muslimaj araboj konkeris Egiption, aparte nomeblus tipaj "egiptoj": ĉar la koptoj ne edziĝas/is kun islamanoj, ili takseblas rektaj genaj heredantoj de la praegiptianoj.
Pli ol 90 milionoj da egiptoj loĝas en Egiptio, 90% estas islamanoj, 10% estas kristanoj. Ĉirkaŭ 1,7 milionoj da egiptoj loĝas en Irako, Libio, Sauda Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono.