Endimiono | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Originala nomo | Ενδυμίωνας |
Sekso | vira |
Patro | Aethlius |
Patrino | Calyce |
Edzo/Edzino | Chromia • Asterodeia • Hyperippe |
Kunulo | Seleno • mother of Aetolus |
Infanoj | Etolo • Epeio (filo de Endimiono) • Eŭrikido • Paeon |
Laŭ la helena mitologio, Endimiono (el la greka Ἐνδυμίων, «enplonĝi») estis reĝo de Eliso, aŭ almenaŭ de la urbo Olimpio[1]. Li estis filo ĉu de Zeŭso[2] ĉu de Etlio (nepo de Deŭkaliono, la supervivanto de la diluvo) kaj Kaliko, filino de Eolo[3]. Tamen, Conon konsideris lin filo de Zeŭso kaj Protogenio[4], kaj Higeno, de Etolo[5].
Endimiono gvidis ekspedicion de eolianoj el Tesalio al Eliso, kie ili forpelis la heraklidan Klimeno, filo de Kardiso kiu venis el Kreto al Olimpio. Tuj poste, Endimiono proklamis sin reĝo de Eliso kaj fondis ĝian ĉefurbon[6]. Tamen, alternativa versio asertas ke la unua reĝo de tiu regno estis lia patro Etlio, kiun Endimiono sukcedis post lia forpaso[7]. Troviĝas multaj alternativaj nomoj por lia edzino: Neizo, Ifianaso[8], Asterodio, Kromio (filino de Itono) aŭ Hiperipo, filino de Arkaso el Arkadio[9]. Kun unu el ili, aŭ kun kelkaj, Endimiono estis patro de Epeo, Peono, Etolo, Nakso kaj Eŭridiko. Oni konsideris la agadon de Endimiono antaŭaĵo de la Olimpiaj ludoj, ĉar li organizis piedkuradon en Olimpio por elekti sian heredonto. Venkis Epeo, kiu sukcedis Endimionon en la trono[9], kaj pro tio la lokanoj estis nomitaj epeanoj ekde tiam.
El la ceteraj filoj de Endimiono, Etolio restis hejme; Peono ĉagreniĝis pro sia malvenko kaj migris al la plej fora lando ebla, pro tio la regiono preter la rivero Aksio estis nomita laŭ li Peonio.