La termino Epipaleolitiko, kiu signifas "super Paleolitiko", estis ne trolonga etapo en la prahistorio, kiu ekzemple en Iberio daŭris nur ekde la 8000 a.K. ĝis la 6000 a.K. kaj ŝanĝis la vivmanierojn kiel por ekzemplo la brutobredado kaj la agrikulturo kiuj markis la komencon de la transiron el kadavromanĝantoj al agrikulturistoj kaj ankaŭ la komencon de la novaj tombejoj. La termino estis stampita komence de la 20a jarcento por difini fazon de la Ŝtonepoko kiu ĝis tiam estis nomita Mezolitiko. Tiu nova termino intencis rimarki la kulturan kontinuecon kiu laŭ pruvoj estis ekzistinta inter ambaŭ periodoj, tre malproksima de la percepto de trarompo kaj dekadenco kiu ĝis tiam hegemoniis pri tiu epoko.