Ermupoli (grekeΕρμούπολη), konata ankaŭ laŭ la formala pli aĝa nomo Ermupolis aŭ Hermupolis (en greka Ἑρμούπολις el Ἑρμοῦ πόλις nome "Urbo de Hermeso"), estas urbo kaj iama municipo de la insulo Siros, en la insuloj Cikladoj, Grekio. Ekde la loka administra reformo de 2011, ĝi estas parto de la municipo Siros-Ermupoli, el kiu ĝi estas kaj sidejo kaj municipa unuo.[1] Ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de la regiono Suda Egeo.