Esperanto-biblioteko estas kolekto de libroj, broŝuroj, revuoj kaj foje ankaŭ de diversspecaj teknikaj registraĵoj (diskoj, sonbendoj, vidbendoj, diskedoj, kompaktdiskoj k.s), posedata de persono(j), organizaĵo aŭ institucio.
Laŭenhave temas pri materialoj en aŭ pri Esperanto, respektive en aŭ pri aliaj planlingvoj, ofte ankaŭ pri la internacia lingvo-problemo ĝenerale, ties aspektoj kaj solvebloj.
Ili povas esti posedaĵoj de unuopaj personoj, Esperanto-asocioj aŭ kluboj, aŭ publikaj instancoj kiel universitataj aŭ urbaj bibliotekoj. En la jaro 1980Marinko Gjivoje eldonis referenclibron pri la esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj[1], sed ankoraŭ ne ekzistas "superkatalogo" pri ĉiuj Esperanto-libroj.
ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko, propra sistemo, alfabete, laŭenhave), flegateco (kvalito de papero kaj bindo, taŭgeco de ŝrankoj kaj ĉambroj, ordo aŭ malordo),
prizorgateco (regula prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo),
priskribiteco (priskribo de la kolekto en studoj, eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj),
persona aliro (viziteblo, uzeblo pro interesiĝantoj),
pruntservo (surloka studado, prunteblo por membroj,
interbiblioteko pruntservo),
aktualeco (kolekto malnova aŭ daŭre aktualigata),
teknika ekipo (bretoj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj, alarmiloj, fajroestingiloj),
tipo de ejo (konvena, seka, facile trovebla),
memstareco (memstara aŭ parto de alia instituto),
stabileco (certigita pozicio aŭ neklara estonteco),
financoj (regulaj aŭ okazaj subvencioj),
programfunkcio (kun aŭ sen akompanaj klerigaj programoj aŭ propra eldonejo),
prestiĝo (en la biblioteka regiono konata kaj registrita aŭ ne),
kunlaboro (kontaktoj kun aliaj bibliotekoj,
interŝanĝo de duoblaĵoj ktp.),
uzateco (ofteco de pruntoj),
geografia situo (trafika atingeblo)
↑(eo) Marinko Gjivoje, Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj - referenclibro, Eld. Gabrielli, p. 24, Ascoli Piceno, 1980.