Etnomuzikologio

La nederlanda muziketnologo Jaap Kunst en 1930 sur la indonezia insulo Nias: ĉiufoje ariĝis homamaso dum la sonregistradoj ĉirkaŭ la sonregistrilo

Etnomuzikologio[1][2]etnomuzikscienco, malantaŭe kompara muzikscienco, estas ene de la muzikscienco najbara fako de la historia muzikscienco kaj samtempe parta kampo de la etnologio respektive popoloscienco. Ĝi esploras tutmonde la sonajn, kulturajn kaj sociajn aspektojn de muziko kaj danco.

La termino etno-musicologie (etnomuzikologio) estis unue vortofarita de Jaap Kunst el la grekaj vortoj ἔθνος (ethnos, "nacio") kaj μουσική (mousike, "muziko"). Ĝi ofte estas difinita kiel la antropologioetnografio de muziko, aŭ kiel muzika antropologio.[3] Dum sia frua disvolviĝo el kompara muzikologio en la 1950-aj jaroj, etnomuzikologio estis ĉefe orientigita al la ne-okcidenta muziko, sed por pluraj jardekoj inkludis la studon de ĉiuj muzikoj de la mondo (inkluzive de okcidenta arta muziko kaj populara muziko) el antropologiaj, sociologiaj kaj interkulturaj perspektivoj. Bruno Nettl iam karakterizis etnomuzikologion kiel produkton de okcidenta pensado, proklamante, ke "etnomuzikologio kiel okcidenta kulturo scias, ke ĝi estas fakte okcidenta fenomeno";[4] en 1992, Jeff Todd Titon priskribis ĝin kiel la studon de "homoj farantaj muzikon".[5]

  1. http://www.liberafolio.org/2006/ijksarajevo
  2. http://federicogobbo.name/pub/J.2010.2.pdf
  3. Seeger, Anthony. 1983. Why Suyá Sing. London: Oxford University Press. Pp. xiii-xvii.
  4. Nettl, Bruno. (1983) The Study of Ethnomusikology. Urbana, Ill.: University of Illinois Press, p. 25.
  5. Titon, Jeff Todd. (1992) Worlds of Music, 2‑a eldono, Nov-Jorko: Schirmer, p. xxi.

Developed by StudentB