Euryanthe | |
---|---|
drama muzika verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 19-a jarcento |
Ĝenro | granda opero |
Euryanthe, verklisto de Jähns J. 291, op. 81 estas granda heroa-romantisma opero en tri aktoj de Carl Maria von Weber. La tekston verkis Helmina von Chézy, nask. Freiin von Klencke. Komponite 1822 - 1823. La unua prezentado okazis la 25-an de oktobro 1823 kun la nur 17-jaraĝa Henriette Sontag en la titolrolo sub dirigentado de la komponisto en Theater am Kärntnertor en Vieno.