Foksundo | ||
---|---|---|
lago [+] | ||
Lando | Nepalo | |
Situo | Distrikto Dolpa | |
- alteco | 3 612 m [+] | |
- koordinatoj | 29° 12′ 0″ N, 82° 57′ 8″ O (mapo)29.282.952222222222Koordinatoj: 29° 12′ 0″ N, 82° 57′ 8″ O (mapo) [+] | |
Longo | 5,15 km (3.2 mi) | |
Larĝo | 800 m | |
Maksimuma profundo | 145 m | |
Akvokolektejo | 4,94 km² (494 ha) [+] | |
Areo | 4,94 km² (494 ha) [+] | |
Foksundo | ||
Vikimedia Komunejo: Phoksundo Lake [+] | ||
Foksundo, (nepale फोक्सुण्डो ताल, literum. Phoksuṇḍo tāl), estas alpa nesalakva oligotrofa lago en la Foksunda Nacia Parko de Nepalo, je alto de 3611.5 m super marnivelo en la Dolpa Distrikto. Foksundo estas 494 ha granda kun akvovolumo de 409 000 000 m³ kaj elfluo de 3.715 m³/s.[1] En 2004, esploro fare de la Departamento de Hidrologio kaj Meteologio mezuris la maksimuman profundon de la lago je 145 m.[2] En 2019, alia detala esplorado estis realigita de la Departamento de Hidrologio kaj Meteologio, kiu tiam mezuris la maksimuman profundon de la lago je 136.20 m.[3]
En septembro 2007, la lago Foksundo estis deklarita Ramsar-loko.[4]
Je la suda pinto de la lago, la vilaĝo Ringmo estas ĉe la 30,000- ĝis 40,000-jaraĝa natura baraĵo kiu formis la lagon.[5] Post la baraĵo, la akvo de la lago falas laŭ 167 m alta akvofalo.