Frazigo signifas en muziko la rilaton de diversaj tonoj ene de muzika frazo rilate laŭtecon, ritmo, artikulacio kaj metado de paŭzoj kaj ties traktado fare de la interpretanto.
Same kiel je la leviĝo kaj malleviĝo de la voĉo, mallongigo kaj plilarĝigo de silabo dum parolado ankaŭ en ĉia muziko neniam sekvas tonoj samrangaj unu post la alia. Tonsinsekvoj havas ĉiam strukturon, ekz. per melodiaj, ritmaj kaj harmoniaj pezocentroj, tiel ke unuopaj tonaroj (motivoj) dislimiĝas de aliaj. La per tio ekestantajn frazojn muzikisto konigas al aŭskultanto per frazigo.
La rekonon de frazoj kaj ilia -igo oni kondiĉigis je la muzikistoj ĝis la fino de la 19-a jarcento. Troviĝas nur kelkaj subdividiloj kiel komoj ĉe François Couperin aŭ spirosignoj ĉe Heinrich Schütz. Pro la pliiĝo de komplikaj strukturoj kaj metrikaj liberecoj ekde la vienklasikismo fariĝis necese uzi kromajn prezentadosignojn same kiel la frazarkon, kiun enkondukis Hugo Riemann en sian frazigo-instruon por markado de frazoj.