Herbokuracado

Manlibro araba de herboterapio, ĉ. 1334
Papiruso Ebers, de la 16-a jarcento a.K., 877 receptoj kaj medikamentoj estis enmetitaj kombinante herbojn kiel mirho, olibano, fenkolo, ricina oleo kaj aromaj oleoj de plantoj kiel mento kaj lavendo. Aldone ankaŭ preskribo por kuracado de astmo - herba miksaĵo metita sur bolantan brikon por ke la paciento povu spiri la fumojn.

Herbokuracado (foje ankaŭ konata per herbalismo) estas kuracado per herboj kaj aliaj plantoj. Tiu estas unu el la plej tradiciaj terapioj en la mondo. Ekde la praa tempo la homo uzis la plantojn por sin kuraci. Vere, oni observas ke eĉ hundoj manĝas herbojn por kuraciĝi. Tiel, dum jarmiloj, kvankam bazita sur senscienca rutina sperto, la kuracado per plantoj estis unu el la plej efikaj rimedoj al la dispono de la malsanuloj. Antaŭ industria tempo, la herbokuracado estas la ĉefa terapio de medicino.

Oni scias, ke diversaj kaŭzoj (altitudo, kvalito de la kulturgrundo, kultivmetodoj, sterkoj uzitaj, tempo de kolektado ktp.) povas influi la biokemiajn karakterojn de la kuracaj plantoj. La elsekigo mem ofte aliecigas aŭ difektmodifas ilin. Sekve la kuracaj ecoj de la plantoj ofte ne estas konstantaj, kaj sekve ne eblas dozi ilin; la aktivaj elementoj el ili ekstraktitaj - male - povas esti perfekte dozitaj.

Aplikante la ĝustan teknikon en la kultivado, kolektado ktp. oni evitas tion; des pli prave se tuj post la kolektado oni stabiligas la planton per speciala procedo, kiu detruas la agadon de la en ĝi entenataj fermentoj, realaj kaŭzantoj de la plantaj malkomponiĝo kaj transformiĝo.

Ankaŭ la kemio interesiĝis pri la kuracaj plantoj, studis kaj analizis ilin, kaj sukcesis izoli ties aktivajn elementojn: alkaloidoj, glikozidoj, saponinoj, esencoj, rezinoj, acidoj, mucilagoj, grasoj ktp. Kaj, ĉar tiu elementoj estas konstantaj, en medicino estas uzataj kemiaj medikamentoj.


Developed by StudentB