Juankoski | |||
---|---|---|---|
| |||
eksa komunumo de Finnlando (2017–) komunumo (1925–2016) urbeto vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Finnlando | ||
Provinco | norda Savonio | ||
Komunumo | ekde 2017 Kuopio | ||
Kodo laŭ komunuma numero | 174 | ||
Retpaĝaro | juankoski.fi | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 877 (30-a de aprilo 2015) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 63° 4′ N, 28° 21′ O (mapo)63.06666666666728.35Koordinatoj: 63° 4′ N, 28° 21′ O (mapo) | ||
Areo | 586,35[1] | ||
- Tera areo | 465,36 km² (46 536 ha) | ||
- Akva areo | 120,99 km² (12 099 ha) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Juankoski [+] | |||
Juankoski estis urbo en la provinco Norda Savonio de Finnlando. La 30-an de aprilo de 2015 ĝi havis 4 877 loĝantojn, kaj ĝia ter-areo estis 465,36 km² kaj akvoareo 120,99 km²[1]. Juankoski estis dua plej malgranda urbo de Finnlando (la plej malgranda urbo de Finnlando estas Kaskinen). Nun la dua plej malgranda urbo de Finnlando estas Pyhäjärvi. Najbaraj komunumoj ĝis la jaro 2017 estis Juuka, Kaavi, Kuopio, Rautavaara kaj Tuusniemi.
La komunumo Juankoski estis fondita en 1925, kaj ĝi fariĝis urbo en 1998. La 1-an de januaro 2017 Juankoski fariĝis parto de Kuopio.
Muuruvesi estas eksa komunumo kiu estis ligita al Juankoski en 1971.