Laborgrupo laŭ PIV estas "Helpa organo, starigita de komisiono aŭ komitato, por fari pri limigita temo raporton, kiu servu kiel bazo por la debatoj".[1] Ĝenerale temas pri grupo de individuoj al kiu oni atribuas, laŭ iliaj kapabloj kaj konoj, la plenumon de difinita celo aŭ tasko plej ofte sub kunordigo de kunordiganto, kiu kolektu la rezultojn de la laboro kaj eventuale transdonu ilin al pli supera instanco.[2]
Oftas sento de aparteno al la grupo kaj alta aŭ malalta nivelo de kontentigo, dum ties produktiveco estas limigita per la kombino de sociaj interrilatoj ekzistantaj ene de la organizado, pro kio utilas reguloj por establo la funkciadon de tiuj sociaj interrilatoj, le labormetodon kaj la proponitajn celojn.
En la aktualo estas gravaj la plurfakaj teamoj aŭ laborgrupoj, por kiuj la solvo de la problemoj estas tiom kompleksa ke ĝi postulas grandan diversecon de fakuloj en diferencaj esplorkampoj kiuj povu konsideri plurajn komplementajn aspektojn samtempe ene de unusola solvo de la problemo.
La rolo de ĉiu konordiganto de laborgrupo estas generi klimaton en kiu la komunikado estu flua, oni aŭskultu unu la alian, oni montru eblajn interkonsentojn[2] ene de la laborgrupo kaj oni helpu la kunlaboradon de ĉiuj membroj aŭ fakuloj en la solvo de la problemo aŭ la kontinua plibonigo ene de la organizado.
Jenaj karakteroj ege helpas en la laborgrupoj:
La motivemo estas fundamenta elemento en la grupa rezulto. Se la problemo estas manko de motivemo devus esti ebla pliigi la efikon de la grupoj pliigante la nivelon de motivemo de ties anoj, la gravo de la tasko por tiuj kaj la grado de kohero de la grupo.[3]