El historia-fonetika vidpunkto oni povas rimarkigi la sekvajn karakterizaĵojn de la langvedoka disde la aliaj okcitanaj variaĵoj.
Manko de palataliĝo de la latinaj ka, ga: GALLU > gal, CAPRA > cabra.
Konservado de la fina -s por pluralo, komunaĵo kun la gaskona kaj la kataluna kaj distingas ĝin disde la provenca: FLORES > flors, PORTAS > pòrtas
Patalatización parta, en la sudo, de la latina grupo kt: FACTU > fait, LACTE > lait.
Konservado de -l fina (-l aŭ -ll), male al la provenca kaj gaskona: SAL > sal, BELLU > bèl
Falo de la -n el n intervokala latina. Ĉi tiu karakterizaĵo komunas kun la kataluna kaj malsamigas ĝin de la gaskona kaj la provenca: VĪNU > vi (katalune vi, provence [viŋ]), BĔNE > bé.
Konservado de la finaj okluzivaj konsonantoj, komunaĵo kun la kataluna: LŬPU > lop.
Neŭtraligado de la nazaloj -M, -NN, -NG en lasta pozicio.