Latinlernejo

Malnova latinlernejo en Brugg

Latinlernejo nomiĝis ekde la mezepoko ĝis la 18-a jarcento tiu lernejo, kiu alie ol malgrandaj privataj aŭ nacilingvaj lernejoj preparis siajn lernantojn (nure knaboj plejparte devenaj de familioj el alta aŭ mezalta klaso) pri eklezia profesio aŭ posta studado ĉe universitato kaj ĉefe instruis la latinan. Aliaj fakoj havis nur flankan gravecon. Ĝi estis vaste disvastigita en tuta Eŭropo. Ĝi staris ofte ĉe episkopa preĝejo aŭ urba paroko. Post la sekularigo de eklezia posedaĵo pro la reformacio ĝi ankaŭ povis ekzisti kiel princa lernejo aŭ urba lernejo. Ofte la latinlernejo ricevis nun nomojn kiel klera lernejo, gimnazioliceo.

Enirejo de la iama latinlernejo je Gouda

Tiutempe la latina lingvo estis lingvo de sciencoj, kaj eĉ la instruado ĉe la universitatoj okazis en ĉi tiu lingvo. Scipovo de la latina estis kondiĉo por ĉiu, kiu volis fari siajn studojn. Lernanto finis la latinlernejon per ekzameno nomita promocio. Tiu promocio estis licenco por aliro al universitato[1].

Dumpase de la 19-a jarcento ilin anstataŭis la t.n. humanista gimnazio; per tio ĝi estas la antaŭulo de la nuna malnovlingva gimnazio.

Latinlernejo je Wageningen, 1724-1881
  1. Harm Jan Smid, rubriek Het Geheugen Arkivigite je 2012-11-30 per la retarkivo Wayback Machine, Tijdschrift, Euclides, jaargang 85, nummer 2, bladzijde 80-82, oktober 2009

Developed by StudentB