Lingvocido

En la lingvistiko, lingvocido (kombinaĵo de 'lingvo' kaj 'genocido' kaj faka termino por lingvomortigo) konsistas el konscie planita mortigado (parta aŭ kompleta) de lingvo aŭ lingvovario por altrudi (dominan) lingvon pere de eksplicitaj politikaj aranĝoj fare de ŝtataj instancoj. Ŝtatoj disponas pri pluraj ekstingiloj, de kiuj la plej konataj estas la armeo, la eduksistemo kaj la komunikilaro. La fenomeno de lingvocido (lingvomortigo) ankaŭ povas koincidi kun etnocido, tio estas la detruado de la lingvo kaj ĝia tradicia kulturo kaj medio. La termino estis enkondukita de la lingvisto Tove Skutnabb-Kangas. Krome uzis ĝin inter aliaj la francaj lingvistoj Claude Hagège [1] kaj Albert Bock (pri la bretona lingvo [2]) . Kontraŭe al genocido la termino lingvocido ne estas popoljure akceptata koncepto.

  1. Claude Hagège, Halte à la mort des langues, Paris, Editions Odile Jacob, coll. "Poches Odile Jacob, 98", 2002, 381p, (ISBN 2738111823 kaj 9782738111821, OCLC 398102058) p. 119-144
  2. Albert Bock: Linguizid am Bretonischen Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, Brennos Studia Celtica Austriaca, Nr. 1/1996, S. 17-25.

Developed by StudentB