Litotrofio estas nocio el la biologio: la kontentigo de la energibezono de organismoj el eksergonaj kemiaj ŝanĝoj kun senescepte neorganikaj substancoj. La vorto litotrofio venas el la greka lingvo kaj signifas laŭvorte: nutranta sin per ŝtonoj (litos - ŝtono; trofe - nutrado), je kio "litos"/"ŝtono" estas uzata por neorganikaj substancoj. Oni parolas pri litotrofaj organismoj, pri litotrofa metabolo.
Ekzemploj por litotrofaj organismoj kaj litotrofaj substancoŝanĝoj:
La kontraŭo al litotrofio estas organotrofio: kontentigo de la energibezono de organismoj el eksergonaj kemiaj ŝanĝoj kun organikaj substancoj, ekzemple je bestoj, fungoj, multaj bakterioj.