Ĉi tiu artikolo bezonas atenton kaj kontroladon de fakulo pri la temo, ĉar ĝi povas enhavi sencajn erarojn aŭ malĝustaĵojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo.
Livreo estas uniformo aŭ alia insigno aŭ simbolo portita en ne-militista kunteksto sur persono aŭ objekto (kiel aviadilo aŭ veturilo) indikante interrilaton kun persono aŭ kompanio, ofte uzante elementojn de heraldiko rilatanta al tiu persono aŭ kompanio, aŭ propra emblemo, kaj normale donita de ili. Ĝi derivas de la francalivrée, kies signifo estas liveris. Plej ofte ĝi indikas ke la persono estis servanto, dependulo, adepto aŭ amiko de la posedanto de la livreo, aŭ, por objektoj, ke la objekto apartenas al la posedanto.