Lubok (ruse лубок; ankaŭ nomata ruse лубочная картинка, transskribe: luboĉnaja kartinka) estas populara rusa arto kiu konsistas el grafike simpla presaĵo el la rusa folkloro, plej ofte bildigantaj scenojn el la ĉiutaga vivo — kvankam foje, malgraŭ cenzuro, ankaŭ satiraĵojn pri religiuloj kaj politikistoj.
Lubok iĝis tiom populara, ke en la 19-a jarcento eĉ la monarĥio ekproduktis proprajn patriotajn versiojn. Tiu ĉi arto estis forgesita post la Oktobra Revolucio en 1917 kaj nun eĉ en Rusio ĝi estas precipe konata en sciencaj rondoj kaj artaj subkulturoj[1].
Ĉar lubok-bildoj estis malmultekosta lignogravuraĵo, amase vendataj en bazaroj, ili estis uzataj kiel ornamaĵoj en hejmoj kaj gastejoj. Fruaj ekzemploj el la malfruaj 17-a kaj fruaj 18-a jarcentoj[2] inkluzivis lignajn gravuraĵojn kaj litografiojn depost la meza 19-a jarcento. Ili kelkfoje aperis forme de serio, kaj oni tiam povus konsideri ilin antaŭuloj de la moderna bildstria literaturo.
La lubok reflektas la estetikajn gustojn de la popolo, ĝiajn nociojn de bono kaj malbono, moralajn kriteriojn, etikajn normojn, kiu tiele konstituas ekstreme interesan kampon pri la rusa nacia kulturo. La lubok naskiĝis ĉirkaŭ la 17-a jarcento kaj estis vendita en lokaj bazaroj ĝis la 1950-aj jaroj.