Morala paniko estas sociala fenomeno, kiu komenciĝas kiel reakcio al iu afero aŭ agado, kiun majoritato konsideras esti danĝera por socio aŭ ĝiaj (moralaj) valoroj. Ĝi povas iĝi amasa histerio.[1] Specifa trajto de morala paniko estas, ke ĝi troviĝas sur la limo de kvar kampoj: deviacio, sociaj problemoj, kolektiva konduto kaj sociala movado.[2]
Moralan panikon unuafoje priskribis Stanley Cohen en sia verko Folks Devils and Moral Panics (Popolaj Diabloj kaj Morala Paniko) en 1972.