Nginx

Nginx estas TTT-servilo kun forta fokuso al alta konkurenco, rendimento kaj malalta memor-uzado. Ĝi povas ankaŭ agi kiel inversa prokurilo por HTTP, HTTPS, SMTP, POP3 kaj IMAP protokoloj, tiel kiel ŝarĝ-balancado kaj HTTP-kaŝmemoro. Kreita de Igor Sisojev (ruse Игорь Сысоев) en 2002, Nginx funkcias per Unikso, Linux, BSD variaĵoj, Mac OS X, Solaris, AIX, HP-UX, kaj Microsoft Windows. Distribuita laŭ la kondiĉoj de permesiloj de BSD, Nginx estas senpaga kaj libera programaro.


Developed by StudentB