Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Šumperk. Pri samnomata rivero temas artikolo Oskava (rivero). Oskava (germane Oskau) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Moravio, en Regiono Olomouc kaj Distrikto Šumperk, en valo de samnomata rivero Oskava, proksimume 13 km sudoriente de Šumperk. Vivas ĉi tie 1 296 loĝantoj (2024). Proksime troviĝas vintra centro Třemešek kun skitreno kaj kun deglitejo, la tiea naturo estas tre alloga por ekskursoj el la urbo kaj por aranĝado de someraj tendaroj. La najbaraj municipoj de la setlejo estas Libina, Stará Ves, Nový Malín, Šumvald, Horní Město, Tvrdkov, Hraběšice kaj Sobotín.
Developed by StudentB