Paddington estas kvartalo ene de la urbodistrikto City of Westminster de Centra Londono,[1] en la West End de Londono, Anglio. Unue mezepoka parokejo kaj poste metropola borough, ĝi estis integrita kun Westminster kaj Granda Londono en 1965. Tri gravaj mejloŝtonoj de la distrikto estas la stacioPaddington, desegnita de fama inĝeniero Isambard Kingdom Brunel kaj malfermita en 1847; la Hospitalo Sankta Maria; kaj la policejo Paddington Green (nome la plej grava alt-sekureca policejo en Unuiĝinta Reĝlando).
Grava projekto nomita "Paddington Waterside" celis regeneri la areon de la fervojoj kaj de la kanalo inter 1998 kaj 2018, kaj en la areo estas nun multaj disvolvigoj. Filiaj distriktoj (historie ene de Paddington) estas Maida Vale, Westbourne kaj Bayswater inklude Lancaster Gate.
↑"London's Places" (PDF). The London Plan. Greater London Authority. 2011. p. 46. Alirita la 27an de majo 2014.