Pagmuro (angle Paywall) estas tekniko, kiun iuj retejoj uzas por bloki paĝojn de legantoj, kiuj ne pagas por aliro al la informiga servo provizata de la retejo.
Alivorte temas pri metodo por limigi aliron al cifereca enhavo, kun unufoja pago aŭ fiksa abono, precipe por novaĵejoj. [1][2]. Komence de la 2010-aj jaroj, gazetoj ĉirkaŭ la mondo komencis efektivigi pagmuron en ĝiaj retejoj, kiel maniero pliigi enspezon. Ĉi tio estas post jaroj de malpliiĝo de la nombro da legantoj en la presita gazetaro, kaj sekve malpliiĝo de reklamaj enspezoj [3]. En akademiularo, aliro al sciencaj ĵurnaloj kaj esplorartikoloj ofte estas kondiĉigita de pagomuro, kaj ili estas haveblaj tra akademiaj bibliotekoj kiuj postulas la aĉeton de abono, kiel ekzemple la Elsevier eldonservo [4][5][6].
Pagmuro ankaŭ povas esti uzata kiel maniero pliigi la nombron da presaĵeldonaj abonantoj; Ekzemple, kelkaj gazetoj ofertas aliron al reta enhavo kaj plie liveron de presaĵeldono por pli malalta prezo ol reta aliro sole. Gazetejoj kiel The Boston Globe kaj The New York Times uzas ĉi tiun taktikon ĉar ĝi pliigas kaj ilian retan enspezon kaj ilian presaĵcirkuladon (kiu disponigas pli da reklamenspezo).