Politico | ||
---|---|---|
gazeto • revuo • novaĵretejo vd | ||
Dum | 23-a de januaro 2007 - nekonata/nuntempe | |
Sidejo | kantono Arlington | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Robert Allbritton | |
Dungitoj | 500 (stato: 2017) | |
Posedata de | Axel Springer SE • Capitol News Company vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Politico estas usona amaskomunikila organizaĵo kiu traktas politikajn aferojn kaj distribuas novaĵojn per interreto, gazetoj, televido kaj radio. La organizaĵo inkluzivas la retejon politico.com, senpagan bultenon distribuitan en la Vaŝingtono kaj Manhatano, revuo, podkasto kaj enhavo liverita tra aliaj amaskomunikiloj [1].
Ideologie, ties priraportado estis priskribita kiel centrisma [2].
La papera gazeto estas disdonata senpage por ĉ. 33,000 ekzempleroj al elektitaj politikaj institucioj en la areo de Vaŝingtono, kiel la Kongreso, la Blanka Domo, la Supera Kortumo de Usono, departementoj kaj administraj agentejoj, lobiistaj kaj aktivulaj grupoj kaj pli. La enspezo venas de reklamado. En 2021, la kompanio estis aĉetita de la eŭropa kompanio Axel Springer SE [3].