La rakontanto estas la ento ene de rakonto kiu diras la rakonton al la leganto. Ĝi estas unu el la tri entoj necesaj por ia ajn rakontado. La aliaj du estas la aŭtoro kaj la leganto (aŭ respektive aŭdantaro). La aŭtoro kaj la leganto ambaŭ loĝas en la reala mondo. Estas la funkcio de la aŭtoro krei alternativan mondon, homojn, kaj okazaĵojn en la historio. Estas la funkcio de la leganto kompreni kaj interpreti la rakonton. La rakontanto ekzistas ene de la mondo de la historio (kaj nur tie — kvankam en nefikcio la rakontanto kaj la aŭtoro povas sampersoni, ĉar tie la mondo reala kaj la mondo rakonta samas) kaj prezentas ĝin laŭ maniero komprenebla al la leganto.
La koncepto de nefidinda rakontanto (kontraste al la aŭtoro) fariĝis pli grava kun la pligraviĝado de la romano dum la 19a jarcento. Ĝis la finaj 1800-aj jaroj, beletra kritikado kiel akademia praktiko traktis sole poezion (inkluzive de epopeaj poemoj kiel Iliado kaj Paradizo perdita), kaj poezian dramon kiel tiu de Ŝekspiro. La plejmulto da poemoj ne havis rakontanton distingan disde la aŭtoro. Sed romanoj, kun siaj trempigivaj fikciaj mondoj, kreis problemon, aparte kiam la vidpunkto de la rakontanto grave malsamis tiun de la aŭtoro.
Bona rakonto devas havi bone-difinitan kaj konsekvencan rakontanton. Tiucele estas kelkaj reguloj kiuj regas la koncepton de rakontanto. Ĝi* ekzistas en la mondo de la rakonto, ne en la mondo de la leganto, nek en tiu de la aŭtoro. La rakontanto estas unuopa ento kun difinitaj trajtoj kaj limoj. La rakontanto ne povas komuniki kion ĝi ne renkontas. Alivorte, la rakontanto vidas la rakonton de la sama punkto kiun ĝi okupas en la fikcia mondo. Tio nomiĝas vidpunkto.
*por klaro kaj laŭ konvencio, la Aŭtoron aludas 'li', la Leganton 'ŝi', kaj la Rakontanton kaj la Verkon 'ĝi'.