Ranokruroj estas unu el la plej bone konataj delikataĵoj de franca kaj ĉina kuirartoj. La kruroj de manĝeblaj ranoj estas konsumataj ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, kiaj Vjetnamio, Tajlando, Indonezio, norda Italio, la regiono Alentejo de Portugalio, Hispanio, Albanio, Slovenio, nordokcidenta Grekio, la subŝtato Keralo de Barato kaj la sudaj regionoj de Usono. Je 2014, la plej granda eksporta lando de ranoj estas Indonezio, kiu estas ankaŭ granda konsumanto. En mondoregionoj kiaj Brazilo, Meksiko kaj Karibio, oni kaptas ankoraŭ multajn ranojn en naturo, dum en plej landoj jam oni konsumas nur tiujn breditajn en ranobredejoj.
Ranokruroj estas riĉaj en proteinoj, grasacido omega-3, vitamino A, kaj kalio.[1] Oni diras ofte ke ili gustas kiel koko[2] pro sia milda gusto, kun teksturo plej simila al kokoflugiloj.[3] La gusto kaj teksturo de la ranviando estas proksimume inter koko kaj fiŝo.[4] Tiuj ranoj estas breditaj komerce en kelkaj landoj, ekz. Vjetnamio. Ranomuskoloj ne reagas al la rigor mortis tiom rapide kiom muskoloj el varm-sangaj animaloj (kokoj, ekzemple) kaj tiele la varmo de la kuirado povas okazigi ke freŝaj ranokruroj kuntiriĝu.