Rheinmetall

Rheinmetall
publika kompanio vd
Dum 1889 - nekonata/nuntempe
Jura formo Aktiengesellschaft
Sidejo Duseldorfo
Lando Germanio
Estr(ar)o Armin Papperger
Dungitoj 28 054 (stato: 31-a de decembro 2023)
Agokampo aŭtomobila parto • armilo
ISIN-kodo DE0007030009
Posedata de BlackRockBank of AmericaGoldman SachsSociété Générale • Capital Group Companies • UBS • Fidelity Investments vd
filiaj kompanioj Oerlikon Rheinmetall Air Defence • Pierburg • Rheinmetall Nordic • Eurometaal • Rheinmetall Automotive • Rheinmetall MAN Military Vehicles • RWM Italia • Rheinmetall Air Defence (Switzerland) vd
Posedataj kompanioj Mauser • Rheinmetall Automotive • Rheinmetall MAN Military Vehicles vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Rheinmetall estas germana produktanto de armiloj kaj armeaj kaj civilaj vehikloj, kiel ekzemple malpezaj batalvehikloj kaj moveblaj artileriaroj. La firmao ankaŭ evoluigas simulilsistemojn por armea kaj civila uzo, por trejnado de funkciigistoj de ŝipoj, vehikloj kaj gruosistemoj. La ĉefsidejo de la firmao situas en Duseldorfo, Germanio, kaj ĝiaj akcioj estas komercitaj ĉe la germana borso en la indekso MDAX.

Aktuale en 2017, la grupo Rheinmetall konsistas el 187 kompanioj (tute aŭ parte posedataj), situantaj en 30 landoj en la mondo, kaj la enspezoj de la grupo sumiĝis al 5,8 miliardoj da eŭroj. La firmao produktas aŭtopartojn, armeajn vehiklojn, aŭtomatajn kanonojn, kontraŭaviadilajn defendsistemojn, artilerion, morterojn, tankkanonojn, armilojn, municion kaj elektronikajn sistemojn.

Unu el iliaj plej famaj produktoj estas la tankkanono Rh-120.


Developed by StudentB