Rolmodelo

Rolmodelo estas homo, kies konduto aŭ sukceso igas aliajn - precipe junulojn [1] - imiti lin, aŭ klopodi sekvi liajn paŝojn, por eventuale formi sian propran karieron aŭ pro simpla admiro. Tial estas la respondeco de la gepatroj, instruistoj kaj gvidantoj de la socio reprezenti en sia konduto ekzemplon, gvidi per persona ekzemplo kaj fariĝi rolmodelon al aliaj.

La termino estis kreita de la jud-usona sociologo Robert King Merton.[2]

  1. Role model. Dictionary.com. Random House, Inc. 2013.. Alirita 2014-01-25.
  2. Calhoun, Craig J., (ed.). (2010) Robert K. Merton: Sociology of Science and Sociology as Science. Nov-Jorko: Columbia UP. ISBN 978-0-231-15112-2.

Developed by StudentB