La rolulo estas ĉiu el la homaj aŭ simbolaj estaĵoj, kiuj aperas en verko ĉu literatura, teatra aŭ kina. La fikcia rolulo estas mensa konstruaĵo prilaborita pere de lingvaĵo. La literatura rolulo, kiel koncepto strukturisma, restas senmova, kaj reduktiĝas al aro de karakteroj aŭ necesa funkcio en la disvolvigo de la agado.
Antagonisto laŭ PIV[1] estas aktiva, principa kontraŭulo. Tio estas en rakontologio, kaj ĝenerald en ajna historia, mita aŭ fikcia okazo, estas la rolulo, persono aŭ ties grupo, foje eĉ institucio, kiu intervenas en historio, kaj kiu reprezentas la opozicion al protagonisto aŭ heroo kontraŭ kiu tiu devas fronti.[2]