SCons

SCons estas konstruilo por programaroj kiu aŭtomate analizas dependecojn de fontkoddosieroj kaj necesajn adaptojn al operaciumo el priskribo de programarprojekto. Ĝi estigas finajn duumajn plenumeblojn por instalado je la cibla operaciuma platformo. Ĝia funkcio estas analoga al la tradicia GNU build system basata sur la iloj make kaj autoconf. SCons uzas la programlingvon Python kiel fundamento, same tiel ke ĉiuj programaraj projektaj konfiguroj kaj implementoj de konstruadprocezo estas pythonaj programoj.


Developed by StudentB