Sadismo estas psiĥoseksa perturbo, kiam la persono atingas seksan kontentiĝon, se li/ŝi kaŭzas doloron je alia(j) persono(j). La esprimo venas el nomo de la 18-a jarcento franca verkisto Markizo de Sade, ĝin elformis en fino de la 19-a jarcento la germana psiĥologo Richard von Krafft-Ebing. La markizo detale priskribis tiujn seksajn kutimojn, kiujn li mem praktikis.
La sadismo ofte pariĝas kun masoĥismo, kiu estas malo de la sadismo (sadomasoĥismo). Ĉe masoĥismo, la suferita doloro kaŭzas seksan ekscitiĝon. Plimulton de la malsanuloj karakterizas ambaŭ perturbo. La sadisto ne ĉiam serĉas por si maŝohistan partneron, ĉar la kontraŭado, subiteco de la viktimo povas esti por li/ŝi ĝoj-fonto.
La grando de sadisma perforto varias de milda doloro kaŭzita per seksa ludo ĝis brutaleco kaŭzanta gravan vundiĝon aŭ eĉ morton.
La kontentiĝon, seksan ĝojon de la sadisto kaŭzas ne tiel la dolorigo de la viktimo, sed ties pŝiĥa sufero, subiteco kaj humiligo.