Salejo aŭ salmarĉo[1] estas mino aŭ surfaco uzata por sekigo kaj elproduktado de salo. La salejoj estis lokoj kie oni sekigis salon el maro, el peklakvo, aŭ el aliaj salitaj riveroj kaj lagoj, kaj tiele el la salejoj pasis ties nomoj al la toponimoj de multaj geografiaj lokoj kie oni faris tiun tipon de elproduktado.
Salmarĉo estas do loko, kie oni permesas elvaporigon de sala akvo, por lasi nur la salon, kaj povi sekigi kaj kolekti ĝin por ties vendo. Distingiĝas du tipoj de salejoj, tiuj marbordaj, situaj ĉe la marbordo por uzi nur la marakvon, kaj tiuj de interno, kie oni uzas fontojn de sala akvo ĉar tiu trapasas subterajn kuŝejojn de salo.
Specife, homfarita elvaporiĝa salejo estas malprofunda lageto de elvaporiĝo kiu estis konstruita por ĉerpi salojn el marakvo aŭ alia sala akvo. Akvo riĉa je dissolvita salo estas pumpita en larĝan lageton kie la akvo elvaporiĝas nature kaj tiamaniere salo estas produktita. Elvaporigaj sallagetoj estas kutime apartigitaj unu de la alia per digoj.
La konsisto de la akvo en elvaporigaj lagetoj al salo kreas fekundan kreskejon por mikroskopaj algoj, kelkaj el kiuj estas hele koloraj (vidu Pinkaj lagoj). La nuancoj de koloro de la algoj kreskantaj en la sallago povas indiki la koncentritecon de saloj en la akvo ĉar tiuj mikroorganismoj estas sentemaj al tiu koncentriteco. En sallagoj kun malalta ĝis modera koncentriteco de saloj, la domina koloro de la algoj kutime estas de verdeca (kaj eĉ pinka). En lagetoj kun moderaj ĝis altaj salkoncentritecoj, la unuĉela algo dunaliella salina (N) estas ofta en rozkolora koloro. Koncentriĝo de malgrandegajn Artemiajn krustulojn en tiuj lagetoj kun meza koncentriteco de saloj povas produkti oranĝan nuancon al la lageta akvo.
Salaj lagetoj ankaŭ disponigas ripozejon kaj manĝejon por multaj specioj de akvobirdoj.