La nocio sintaksonomio estas uzato en biologio por la klasifiko de biocenozoj. Sub sintaksonomio ( angle : syntaxonomy ; syn = kune, taxon = grupo, syntaxon = komunumo ) oni komprenas kaj la klasifikan sistemon kaj la metodon kiu estas la bazo de la klasifiko. Je la bazo estas la sintaksono ( angle : syntaxon ). Tiuj nocioj similas taksonomion kaj taksonon en biologio, nome en sistematiko.
Tiele en fitosociologio la sintaksonomio estas klasifika sistemo por la fitocenozoj. Tiu klasifika sistemo estas konceptita far la Franca-Svisa Skolo, kiu estas plejofte sekvita en Okcidenta Eŭropo.
En la sintaksonomio de plantakomunumoj oni distingas kvin rangojn aŭ sintaksonojn. La baza unuo estas la plantosocio kiu similas specion en la taksonomio. Plantosocioj estas grupigataj en aliancojn, poste en ordojn kaj finfine en klasojn.
Sub la rango oni kelkfoje loke distingas plurajn subsociojn.