Slavomolisano | |
dialekto • slava mikrolingvo • moderna lingvo • lingvo | |
---|---|
Western South Slavic languages | |
Skribo | latina alfabeto |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | svm |
Glottolog | slav1254 |
Angla nomo | Slavomolisano |
Franca nomo | slave molisan |
Slavomolisano, konata ankaŭ kiel Moliseslava aŭ Moliskroata, estas variaĵo de Ŝtokavia Serbokroata lingvo parolata de italaj kroatoj en la provinco Kampobaso, en la regiono Molise de suda Italio, nome en la vilaĝoj Montemitro (Mundimitar), Acquaviva Collecroce (Živavoda Kruč) kaj San Felice del Molise (Štifilić). Estas malpli ol milo da aktivaj parolantoj, kaj malpli ol 2 000 pasivaj parolantoj.[1]
Tiu kroata variaĵo estis konservita ekde kiam grupo de kroatoj elmigris el Dalmatio pro la antaŭenveno de Otomanaj turkoj. La loĝantoj de tiuj vilaĝoj parolas Ŝtokavian dialekton kun Ikavia akĉento, kaj forta sudĉakavia adstratumo. La Moliskratoj konsideras sin slavaj italoj, kun sudslava heredo kaj kiu parolas slavan lingvon, pli ol simple etnaj slavoj aŭ kroatoj.[1] Kelkaj parolantoj nomas sin mem Zlavi (slavoj) aŭ Harvati (kroatoj) kaj nomas sian lingvon simple na našo ("nia lingvo").