Sonargaon (en bengala lingvo: সোনারগাঁও; literumita kiel Sunārgāon,[1] signife "Vilaĝo de oro") estis historia administracia, komerca kaj marekonomia centro en Bengalio. Situa en la centro de Orienta Bengalio, ĝi estis la sidejo de la mezepokaj islamaj regantoj kaj de la guberniestroj de Orienta Bengalio. Sonargaon estis priskribita de nombraj historiaj veturantoj, kiel Ibn Battuta, Ma Huan, Niccolò de' Conti kaj Ralph Fitch, kiel ĉefa centro de komerco.
Ĝi estis administracia centro de la sultanlando de Faĥruddin Mubarak Ŝah, de la Bengala Sultanlando kaj de la Regno Bati.
La areo estas situa ĉe la moderna industria riverhaveno de Narajanganĝ en Bangladeŝo. Nuntempe, la nomo Sonargaon survivas kiel la Sonargaon Upazila (Sonargaona Subregiono) en la regiono.[2]