Stockfish | |
---|---|
Aŭtoro | Marco Costalba |
Programisto | Marco Costalba Joona Kiiski Gary Linscott Tord Romstad Stéphane Nicolet Stefan Geschwentner Joost VandeVondele |
Lasta stabila versio | 12 (2-an de septembro 2020) |
Operaciumo | Vindozo, Linukso, macOS, iOS,Android |
Programlingvo | C++ |
Programtipo | Ŝakprogramo |
Permesilo | Ĝenerala Publika Permesilo de GNU |
Retejo | stockfishchess |
Stockfish estas libera kaj malfermfonta ŝakmotoro, havebla por diversaj platformoj, personaj komputiloj, saĝtelefonoj, tabulkomputiloj, fiksaj kaj moveblaj moveblaj platformoj. Ĝi estas evoluigita de Marco Costalba, Joona Kiiski, Gary Linscott, Tord Romstad, Stéphane Nicolet, Stefan Geschwentner kaj Joost VandeVondele kun multaj kontribuoj de la komunumo de malfermfontaj programistoj.
Stockfish estas konstante poziciita unua aŭ proksime de la pinto de la plej multaj ŝak-motoraj rangolistoj kaj estas la plej forta malfermfonta ŝakmotoro en la mondo. Ĝi venkis en la neoficialaj mondaj komputilŝakaj ĉampionumoj: 6 (2014), 9 (2016), 11 (2018), 12 (2018), 13 (2018), 14 (2019), 16 (2019), 18 (2020) kaj 19 (2020).
Ekde marto 2014 Stockfish estas la ŝakmotoro de Lichess tre populara ŝaka retejo.[1]