Studplano aŭ instruplano (alilingve ankaŭ: curriculum) estas termino el la latina lingvo kiu ĝenerale listigas kion gelernantoj aŭ gestudentoj lernu (kursmaterialo) kaj kiujn minimumojn celojn ĉiuj atingu.
Studplano estas la konciza resumo de la enhavo de iu eduknivelo, tio estas la kursoj kaj la enhavo de tiuj kursoj, por tiuj, kiuj volas konatiĝi aŭ eble partopreni la koncernan edukadon.