Taranato | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1575 en Tibeto | |
Morto | 1-an de januaro 1634 (59-jaraĝa) en Lasao | |
Religio | Jonang vd | |
Lingvoj | tibeta vd | |
Ŝtataneco | nekonata valoro vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto tradukisto kompilisto bikŝuo vd | |
Laborkampo | Tibeta budhismo vd | |
Aktiva en | Tibeto • Tibeta Aŭtonoma Regiono vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Taranato aŭ Tāranātha (1575–1634) estis Lamao de la Jonanga skolo de Tibeta Budhismo. Li estas amplekse konsiderata ties plej rimarkinda fakulo kaj reprezentanto.
Taranatha naskiĝis en Tibeto, supozite je la datreveno de Padmasambhava. Lia origina nomo estis Kun-dga'-snying-po, nome sanskrita egalvalora al Anandagarbha. Tamen, li adoptis Taranatha, nome sanskrita nomo laŭ kiu li esti ĝenerale konata, kiel indikilo de la valoro kiun li metis sur sia sanskrita fakuleco en epoko kiam regopovo de la lingvo estis multe malpli ofta en Tibeto ol iam. Li ankaŭ tiel omaĝis sian hindian instruiston, nome Buddhaguptanatha.[1]
Liaj esceptaj kapabloj estis agnoskita de aliaj kiam li estis juna, kiel ofte okazis ĉe grandaj majstroj. Li studis kun majstroj kiel Je Draktopa, Yeshe Wangpo, Kunga Tashi kaj Jampa Lhundrup, kvankam lia ĉefa instruisto estis Buddhaguptanatha.
Taranatha estis agnoskita de Ĥenĉen Lungrik Gjaco kiel renaskito de Kriĉnakarĝa kaj de la propra instruisto de Ĥenĉen, Jecun Kunga Drolĉok.[2]